Síguenos
“Por poeto Esperanto estas mirinda  kampo kulturo-preta” “Por poeto Esperanto estas mirinda  kampo kulturo-preta”
Kongreso de Esperanto en Teruelo

“Por poeto Esperanto estas mirinda kampo kulturo-preta”

banner click 236 banner 236

Miguel Fernández estas granadano loganta en Madrido, kiu verkas prozon kaj poezion en Esperanto kaj tradukis al ci tiu lingvo la poemojn de la Generacio de la 27a kaj de multaj aliaj autoroj hispanaj kaj eksterlandaj. Dum ci tiuj tagoj, okaze de la Nacia Kongreso de Esperanto, li vizitas Teruelon, al kiu li donacis sian poemon Konstanta amo transe de la morto, en ambau lingvoj.

- Cu vi kreas en la hispana kaj tradukas al Esperanto, au inverse ?

- Mi verkas kaj kreas nur en Esperanto. Gis tioma grado, ke, kiam mi devas traduki propran tekston al la hispana por deklamado dum dulingva prezento, mi vere havas problemojn, car en Esperanto oni povas krei vortojn, kiuj ne nepre ekzistas en la hispana. Nin ciujn tre frapas, kaj ni trovas mirinda, ke la poemo Elegio de Miguel Hernández, verkita al Miguel Sijé, diras "pajareará tu alma colmenera" ("Via animo birdos, abel-celo"). El la substantivo "pájaro" (birdo) li elpensas la verbon "pajarear" (birdi). Tio estas tre kurioza en la hispana, sed en Esperanto temas pri kutimajo, car se mi aldonas finan "i" al substantiva radiko, jen mi konstruas infinitivon. Por poeto tio estas mirinda kampo kulturo-preta.

- De kiam vi verkas en tiu lingvo?

- De 1980. Oni diris, ke Esperanto estas afero de ruguloj kaj framasonoj, kaj gin oni malpermesis en la tuta Hispanio. Krom en Zaragozo, kie armeano insistis, ke lia centro ne fermigos, kaj gi efektive ne fermigis. Sed en la 1980aj jaroj, kiam ni komencis rekapti cion, kion oni stelis de ni, ni rekaptis ankau Esperanton.

- Cu kvardek jaroj da malpermeso ne formortigis gin?

- Ne. La fervoro de la esperantistoj supervenkis tion. En Bilbao oni rakontas, ke ciudimance oni rendevuis por cirkaupromeni tra placo, kiel la t.n. Patrinoj de Plaza de Mayo en Argentino, kaj interparolis sekrete en Esperanto.

- Vi estas la autoro de poemo dedicita al la geamantoj, kiun oni deklamos hodiau en Teruelo (Plaza Amantes, 16a horo).

- Temas pri legendo tiom bela, ke, kiel multaj teruelanoj diris al mi, historio paligas apud tiom placa legendo rakontenda! Mia poemo parolas pri ciuj amoj neeblaj kaj nereciprokitaj, kaj estas verkita en Esperanto kaj tradukita al la hispana, car gin oni deklamos en ambau lingvoj.

- Cu traduki poezion ne estas la pinto de la malfacilo?

- Mi tiom frenezas, ke mi tradukis Poeto en Novjorko de Lorca, kiu estas unu el miaj pasioj. Kvankam ne plene superrealisma, li ja bonvenigas la simbolojn de tiu skolo. Kaj se eblas traduki tion, oni povas traduki ion ajn. Se tradukisto forprenas ion de la ritmo, li devas aldoni ion alian al la senco, kaj dozi cion tiamaniere, ke en la fino li atingu etoson similan al la originalo. Fakte, tradukisto de poezio devas esti mem poeto kaj konstrui novan poemon, kiu tamen rekreas la etoson de l" poemo tradukita. Por traduki León Felipe necesas legi preskau la plenan verkaron de León Felipe por gin koni perfekte.

- En Esperanto ciuj vortoj havas la akcenton sur la antaulasta silabo… cu tio ne malakrigas la ilojn por atingi vivan ritmon en versos?

- Ne, ni havas multajn ilojn. Ni havas eliziojn ebligantajn sangi la ritmon. La kreinto de Esperanto tre zorgis, ke giaj sonoj estu belaj, kaj gi sajnas lingvo farita por poezio.

- En Teruelo dum ci tiu kongreso oni prezentos ankau vian tradukon de Tour de force.

- Fernando J. López estas tre interesa dramisto, kies verkoj furoras inter gejunuloj. Lia verko temas pri monologo de la juna Buñuel, parolanta pri Lorca kaj Dalí, kaj mi opinias la poemon tre aktuala. Luis Buñuel staras antau la defio krei, kiam li ankorau ne trovis sian propran lingvajon, sed li anticipas cion, kion oni travivos en la studenta restadejo. Mian tradukon, La defio vivi kaj krei, komplementas eseo klariganta la tutan historian kuntekston, kaj krome traduko de la teksto de Buñuel kaj Dalí Andaluza hundo, publikigita en la revuo La Révolution surréaliste.

- Laste, dum ci tiu Nacia Kongreso de Esperanto oni prezentos ankau Tagoj kaj ruinoj.

- Tiun tradukon mi faris kun la koro, car gi donis al mi la sancon honori la esperantiston Jaume Grau. En franca koncentrejo li verkis sur trovitaj paperpecoj. Antau tri jaroj la franca jurnalistino  Marie-Hélène Mélendez havis la senliman paciencon kunigi la tutan puzlon kaj transskribi gin en libron aperintan en la franca, Ulysse dans la boue. Kaj si transdonis al mi ciujn siajn esplorlaborojn kaj permesis al mi traduki la tekston en Esperanton kaj publikigi gin en belega eldono, kiu, por esperantistoj, estas epok-fara libro. Jaume Grau estis eminentulo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj batalanto por libero. Kaj rajti traduki tiun tekston estis por mi vera honoro.

Entrevista traducida por Francisco Javier Moleón e István Ertl

Versión en castellano